Polyglot Gathering 2022

La Esperanta traduko estas 99% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.
Ĉi tiu retejo temas pri Polyglot Gathering en 2022. Por informoj pri la aktuala evento, sekvu ĉi tiun ligilon.

Oftaj demandoj

Ĉu Polyglot Gathering okazos en 2022 kaj kie?

Ĉi-jare ni pretigas por vi du eventojn:

Ne, ambaŭ eventoj estas apartaj kaj postulas apartan aliĝon. Aliĝo kaj pago por unu evento ne validas por la alia.

Kiel mi povas aliĝi? Kiom tio kostas?

Aliĝo estas malferma por Polyglot Gathering Online, biletprezoj estas listigitaj en la registriĝa paĝo.

Aliĝo nun estas malfermita por la ĉeesta Polyglot Gathering en Teresin, Pollando. Biletprezoj estas en la paĝo “Kiel partopreni”.

Pri la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando

Mi jam aliĝis al Polyglot Gathering 2020 en Pollando, kiu tiam ne povis okazi pro la pandemio. Ĉu mia aliĝo validos por 2022?

Se ĉi tio estas via kazo, ni sendis al vi retmesaĝon kun diversaj ebloj. Bonvolu kontroli viajn poŝtkeston kaj vian spam-dosierujon, se vi ankoraŭ ne faris.

Se vi ne trovas tiun ĉi retmesaĝon, bv. skribi al ni al administration@polyglotgathering.com.

Ĉu eblos mendi loĝadon kaj manĝojn?

Jes, certe! Aldone al la ejo, ni interkonsentis kun hoteloj por fari vian sperton de Polyglot Gathering pli facila kaj pli plena. Vi trovos ĉiujn detalojn (prezoj, manĝoj...) en la aliĝilo.

Vi ankaŭ povas mem zorgi pri viaj loĝejo kaj manĝoj, tamen sciu, ke ni celis igi ĉi-jaran eventon kiel eble plej mergiga. Alivorte, vi povos tutdiurne ĝoji Polyglot Gathering: post la fino de la taga programo, ni plu kunumos per vesperaj programeroj.

Por certigi vian lokon, rezervo kiel eble plej baldaŭ estas tre rekomendinda!

Ĉu mia aliĝo por la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando validos ankaŭ por Polyglot Gathering Online?

Ne, ambaŭ eventoj estas apartaj kaj postulas apartan aliĝon. Aliĝo kaj pago por unu evento ne validas por la alia.

Kiel tiu ĉi Polyglot Gathering malsimilos de antaŭaj ĉeestaj eventoj?

Unue, la gastiga lando. Post 3 jaroj Berlinaj, 3 jaroj Bratislavaj kaj 2 jaroj retaj atendante ĉeestan aranĝon en Polando, ni finfine ja renkontiĝos en Pollando! Vi finfine havos okazon poluri vian polan (la serĉo pli bone funkcias anglalingve) kaj eĉ gustumi pirogojn (pierogi). Se vi deziras lingve pretiĝi por Pollando, esploru polski.info (jes ja, ankaŭ tio estas unu el la lingvaj projektoj kiujn ni prilaboras).

"Kial en urbeto kiel Teresin kaj ne en Varsovio" vi eble demandas vin. Tio rilatas al nia dua argumento: provizi Plenan Mergigan Tutdiurnan Poliglotumadon. Post la fino de la dumtaga programo, ni plu kunumos per vesperaj programeroj, babilante per hazardaj lingvoj en hotela koridoro aŭ bierumante pri interlingvistiko.
Ĉu spontaneaj prelegoj en ĝardeno iam ajn? Kradrostado kun aliaj lingvemuloj? Vesperaj koncertoj kaj nokta dancado en la hotela halo? Kial ne! Ĉio ĉi eblos kaj atendos vin ĉi-jare. Tio estu nia "Plurlingvula Feriejo" ?.

Ĉu estos iuj lingvaj kursoj antaŭ kaj post la evento?

Ni ne planas oficialajn lingvajn kursojn antaŭ aŭ post Polyglot Gathering, sed vi povas libere peti rekomendojn pri lingvokursoj al aliaj partoprenantoj en Fejsbuka aŭ en la Telegrama grupoj.

Kiuj estos reguloj rilate al KOVIM kaj nuligoj?

Ni sekvos la regularon de la pola registaro validan en la momento de la evento. En marto 2022, porti maskon estas postulata en la plej multaj publikaj lokoj, transportoj kaj vendejoj.

Ni atendas, ke oni mildigos la regulojn antaŭ la tempo de la evento. Partoprenantoj estos ĝisdatigitaj.

Se vi ne povas ĉeesti la eventon, ekzemple pro la pandemio, vi povas ricevi repagon aŭ ŝanĝi la nomon de via rezervo kaj permesi al iu alia ĝui vian bileton. La detaloj estas preparataj.

Ĉu vi ricevis mian aliĝon/pagon?

Vi ricevos konfirman retmesaĝon tuj post via aliĝo. Se vi ne ricevas ĝin, sciigu nin. Kiam vi ĝiras kotizon povas daŭri kelkajn tagojn, ĝis la banko traktos ĝin. Ĉiukaze ni informos vin kelkajn tagojn post kiam ni ricevos vian pagon.

Kio pri KOVIM-reguloj por eniri Pollandon?

Vojaĝoj al Pollando, kiel preskaŭ ien ajn, dependas de kondiĉoj.

Laŭ la informoj de februaro 2022, tio ĝenerale pli facilas por civitanoj kaj loĝantoj de EU-membroŝatoj, Ŝengen-zono kaj Turkio dank' al EU-sanpasiloj.

Poraliaj landoj, reguloj ofte pli strikas. Laŭ ebleco, ricevi EU-aprobitan vakcinon kontraŭ KOVIM-19 faciligos vojaĝon al EU.

Ambaŭkaze, malstriktigo de reguloj antaŭ la tempo de la evento estas antaŭvidata. Partoprenantoj estos sciigataj prie.

Ĉu mi bezonas vizon por iri al Pollando?

Vi povas kontroli ĉi tie vian situacion laŭ via civitaneco kaj, se necesas, akiru Schengen-vizon laŭeble plej frue.

Pri Polyglot Gathering Online

Kiun ilon ni uzos?

Ni uzos Retevent, nian propran virtualan plurlingvan reteventejon. Por pli bona uzado, ni rekomendas uzi komputilon kun drata interreta konekto, kapaŭskultilon kaj mikrofonon. Per saĝtelefonoj la eventejo foje nur limige uzeblas.

La 28-an de aprilo, ĉiuj partoprenantoj ricevos retpoŝton kun ligilo al la eventejo kaj ensalutaj informoj. Nenia elŝuto de aparta komputila programo estas necesa, nur retumilon vi bezonos (Chrome aŭ Firefox estas rekomenditaj).

Ĉu la programo taŭgas por mia horzono?

Ni celas kiel eble plej igi la retan eventon tutmonda, tial ni strebas organizi programon taŭgan por pluraj horzonoj.

Ĉiuj prelegoj estos registritaj kaj spekteblaj post la evento. La reta eventejo plue estos malferma dum monato post la fino de la reta Polyglot Gathering.

Kion mi ricevos per mia bileto por la reta evento?

Aldone de la oficialaj eventaj datoj de Polyglot Gathering Online (28a de aprilo ĝis 1a de majo), kiam okazos vivelsendaj prelegoj kaj plurlingvaj lingvoekzercejoj, la reta eventejo plu haveblos dum monato post la evento! Tie vi povos spekti la registritajn prelegojn kiujn vi maltrafis.

Ĉu mia aliĝo por Polyglot Gathering Online validos ankaŭ por la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando?

Ne, ambaŭ eventoj estas apartaj kaj postulas apartan aliĝon. Aliĝo kaj pago por unu evento ne validas por la alia.

Ĉu biletoj por Polyglot Gathering Online estas repageblaj?

Biletoj por Polyglot Gathering Online ne estas repageblaj.

Ĉu vi ricevis mian aliĝon?

Tuj post aliĝo vi ricevos konfirman retpoŝton. Se ĝi ne alvenos, kontrolu vian retpoŝtkeston.

Pri ambaŭ eventoj

Ĉu mi povas kontribui al la programo?

Jes, ni akceptas proponojn por prelegoj kaj atelieroj (45-minutaj sesioj). Prelegoj povas esti en ajna granda lingvo kaj en pluraj malgrandaj. La prelegantoj devas esti motivitaj de la ideo kundividi sian pasion kun komunumo de lingvemuloj. Bonvolu plenigi ĉi tiun formularon por sendi vian proponon por la ĉeesta Polyglot Gathering en Pollando, kaj tiun ĉi por Polyglot Gathering Online.

Mi scipovas nur unu lingvon. Ĉu mi rajtas partopreni?

Jes! Kvankam Polyglot Gathering estas por lingvemuloj, ne estas minimuma kvanto da lingvoj, kiujn partoprenantoj devas paroli. Se vi rigardas la pasintjaran programon (aŭ la pasintfojajn videojn) kaj vi pensas, ke vi ĝuus ĉi tian aranĝon, do vi estas bonvena partopreni. La kvanto da lingvoj, kiujn niaj partoprenantoj scipovas, varias inter 1 kaj >30, kun mediano de 6.

Kiujn lingvojn vi uzas dum Polyglot Gathering?

Ĉiuj partoprenantoj de Polyglot Gathering havas profilon kun listo de lingvoj, en kiuj ili volas komuniki. Ne malofte okazas, ke oni ŝanĝas lingvon meze de konversacio kiam aliĝas nova homo. La plej oftaj lingvoj estas la angla, hispana, germana, franca, rusa kaj Esperanto. Ne surpriziĝu, se la homoj ĉirkaŭ vi foje parolas en lingvo, pri kiu vi eĉ ne aŭdis antaŭe. Plej multaj prelegoj estas en la angla, sed ankaŭ aliaj lingvoj estas uzata. La lingvo de ĉiu prelego estas indikita en la programo.

Ĉu tio estas alia Poliglota Konferenco?

Ne, Polyglot Conference (Poliglota Konferenco) estas alia evento organizata de niaj amikoj Richard Simcott kaj Alex Rawlings, kiu kutime okazas ĉiujare en alia lando, kaj nun rete. Ambaŭ aranĝoj strebas kunigi poliglotojn kaj lingvemulojn kaj ebligi al komunumo de plurlingvuloj kuniĝi kaj kundividi sian pasion por lingvoj. Ni tre ĝojos ricevi partoprenantojn, kiuj estis en Polyglot Conference kaj ni ŝatus denove renkonti aliajn lingvoŝatantojn.