Polyglot Gathering 2022

La Esperanta traduko estas 99% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.
Ĉi tiu retejo temas pri Polyglot Gathering en 2022. Por informoj pri la aktuala evento, sekvu ĉi tiun ligilon.
Rete
28a de aprilo ĝis 1a de majo 2022
Teresin, Pollando
1a ĝis 6a de junio 2022

Saluton! Ĉu vi aŭdis pri Polyglot Gathering?

Polyglot Gathering (aŭ Esperante: Plurlingvula Kunveno) estas la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Kaj la plej bona afero? Ĉio temas pri lingvoj!

Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni! Ĉu vi pretas aliĝi al ni?

Polyglot Gathering 2023

Once again we're preparing for you two Polyglot Gatherings in 2023:

  • Polyglot Gathering Online: March 30th to April 2nd,
  • Polyglot Gathering in Teresin, Poland (at the same venue): June 14th to 19th.

The registration forms and all the details will be available later (in February 2023) on this website (polyglotgathering.com).

Ĉu vi pretas por duobla poliglotumado en 2022?

Ĉi jare ni pretigas du eventojn por vi:

  • Polyglot Gathering Online, rete de la 28a de aprilo ĝis 1a de majo.
  • Polyglot Gathering ĉeeste en Teresin, Pollando, de la 1a ĝia 6a de junio.

Polyglot Gathering la unuan fojon okazos en Pollando en 2022!

Ĝi okazos de la 1a ĝis 6a de junio 2022 en Teresin, Pollando, 30 km for de Varsovio.

Teresin, Pollando

Kiel registriĝi?

Aliĝoj por Polyglot Gathering Online estas nun malfermita! Alklaku ĉi tie por aliĝi.

Aliĝoj al Polyglot Gathering en Pollando estas nun malfermitaj! Alklaku ĉi tie por aliĝi. Partoprenantoj registritaj en 2020 kiuj decidis ŝanĝi sian aliĝon al 2022 ricevis retpoŝton pri tio.

Se vi sopiras Polyglot Gathering, ni komencis publikigi la videojn, registritajn dum Polyglot Gathering Online en majo 2021! Abonu nian YouTube kanalon por ne maltrafi la prelegojn!

Novaĵletero

Se vi volas esti informita tuj kiam pli da informoj pri Polyglot Gathering 2023 estos disponeblaj, simple lasu vian retadreson!

Kion diris la partoprenantoj en 2020?

Kiom da lingvoj mi devas paroli por aliĝi?

Vian gepatran lingvon! Jen ĉio.

Ne estas postulo paroli multajn lingvojn. Gravas nur via aliro al ili: se vi amas lerni lingvojn kaj vi volas renkonti samideanojn, kiuj same amas lingvojn, Polyglot Gathering estas la ĝusta loko por vi!

Kial indas aliĝi?

Renkontu novajn amikojn

Se vi pensas ke lerni lingvojn estas bonega libertempa aktivaĵo kaj vi lernas novajn kaj novajn en via libera tempo, kie alie vi trovos pli ol 500 homojn kun ĉi tiu pasio? ? Ĝi estas la plej bona loko por trovi samideanajn amikojn.

Renkontu aliajn profesiulojn

Se vi estas prilingva profesiulo, instruisto, interpretisto aŭ tradukisto, kaj satus celkonscie retumi kun samideanoj, diskonigi vian paradigmoŝanĝigan aliron al lingvolernado aŭ strebadon reinventi la radon, do partopreni Polyglot Gathering certe helpos al vi. Se tiun temoj allogis vin al tiu ĉi retejo, nu, ni nepre parolu kun vi dum la evento!

Vizitu la koron de Pollando

Pollando estas vizitinda. De la Balta Maro ĝis la Tatroj, de kasteloj ĝis la Arbaro Białowieża, Pollando havas multajn allogajn lokojn por vidi. Vi certe trovos ion, kiu konvenas al via gusto. Planu pli longan restadon por viziti kelkajn el ili!

Poluru vian polan

Verŝajne vi ne renkontos Grzegorz Brzęczyszczykiewicz aŭ devos prononci la nomon chrząszcz brzmi w trzcinie, sed eĉ cześćszczęście sufiĉe malfacilas, ĉu ne?

Se vi tute ne parolas pole, lernu la bazojn per polski.info antaŭ via alveno al Polyglot Gathering!

Vojaĝu

Vojaĝu en Centra kaj Orienta Eŭropo: Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Litovio ĉiuj estas en la Schengen-Areo, kaj ne estas kromkostoj por poŝtelefonaj vokoj aŭ interreto, kio multe plifaciligas vojaĝadon.

Kion homoj faras dum Polyglot Gathering?

ĉeestas prelegojn kun praktikaj konsiloj pri lingvolernado kaj multaj interesaj temoj rilataj al lingvoj (plejparte en la angla sed ankaŭ en aliaj lingvoj), kaj eĉ proponas sian propran
dividas siajn proprajn konsilojn, ideojn kaj ekkomprenojn en "Lightning talks" (spontaneaj mallongaj prelegetoj)
ĉeesti atelierojn pri nefamaj lingvoj aŭ lingvolernadaj kompetentoj
alparoli alian partoprenanton en ajna komuna lingvo (ĉiu surhavas nomŝildon kun la lingvoj kiujn tiu ŝatus paroli)
sociumi inter programeroj en ujutna renkontiĝejo , kiel ekzemple la Senangla Ejo, la tabloludejo, la kafpaŭzejo (kun senpaga kafo!) aŭ la sponsorejo
ĝui plurlingvajn koncertojn, aktive partopreni en kultura vespero
viziti la urbon kaj ĉirkaŭaĵon, lokajn librovendejojn kaj gustumi la lokan kuirarton en trinkejoj aŭ restoracioj
kunhavigi malnovajn lingvolibrojn aŭ manĝaĵon/trinkaĵon el sia lando

Polyglot Gathering en bildoj

Kiu organizas ĉi tiun eventon?

La fondintoj de la aranĝo kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri fojoj en 2014–2016 estis Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. Poste Polyglot Gathering translokiĝis de Berlino (Germanio) al Bratislavo (Slovakio) kaj estas ekde tiam organizata de la neprofitcela organizo Edukado@Interreto (E@I) sub gvidado de Peter Baláž kiel ĉeforganizanto, kune kun la cetero de la multlingva teamo de la organizo.

Legi pli pri la teamo

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia teamo, kiu plenumas retajn projektojn kaj kiu ekaktivis en 1999. Surbaze de la sperto de la teamo, E@I oficialiĝis en 2005 kiel politike neŭtrala kaj neregistara junulara organizo.

La vizio de E@I estas mondo en harmonio kaj paco, kie ĉiuj civitanoj povas interkomuniki tutmonde facile kaj rapide.

La agadoj de tiu organizo estas realigataj kongrue kun tiu vizio, kaj kun la helpo de internacia teamo de volontuloj. Tiuj agadoj inkluzivas organizadon kaj subtenadon de projektoj, kiuj disvastigas la gravecon kaj utilecon de senbara internacia komunikado.

Se vi ŝatas la laboron de ĉi tiu organizo rilate al Polyglot Gathering kaj vi volus kontribui al realigado de ĝiaj projektoj, bonvolu konsideri subteni ĝin finance por helpi certigi la daŭripovecon de ĝiaj projektoj.

Sekvu Polyglot Gathering en sociaj retoj por ne maltrafi la lastajn novaĵojn