Polyglot Gathering Online 2021

La Esperanta traduko estas 90% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.

Oftaj demandoj

Kiel mi povas aliĝi?

Plenigu la aliĝilon.

Kiom tio kostas?

Detalaj informoj pri kostoj troviĝas en la aliĝilo.

Kie okazos Polyglot Gathering?

Pro la COVID-19-pandemio, Polyglot Gathering 2021 estos virtuala aranĝo – vi povas partopreni de ie ajn en la mondo, se vi havas retkonekton.

Venontjare Polyglot Gathering okazos en Pollando, kiel estis origine planite por 2020.

Mi scipovas nur unu lingvon. Ĉu mi rajtas partopreni?

Jes! Kvankam Polyglot Gathering estas por lingvemuloj, ne estas minimuma kvanto da lingvoj, kiujn partoprenantoj devas paroli. Se vi rigardas la pasintjaran programon (aŭ la pasintfojajn videojn) kaj vi pensas, ke vi ĝuus ĉi tian aranĝon, do vi estas bonvena partopreni. La kvanto da lingvoj, kiujn niaj partoprenantoj scipovas, varias inter 1 kaj >30, kun mediano de 6.

Kiujn lingvojn vi uzas dum Polyglot Gathering?

Ĉiuj partoprenantoj de Polyglot Gathering havas profilon kun listo de lingvoj, en kiuj ili volas komuniki. Ne malofte okazas, ke oni ŝanĝas lingvon meze de konversacio kiam aliĝas nova homo. La plej oftaj lingvoj estas la angla, hispana, germana, franca, rusa kaj Esperanto. Ne surpriziĝu, se la homoj ĉirkaŭ vi foje parolas en lingvo, pri kiu vi eĉ ne aŭdis antaŭe. Plej multaj prelegoj estas en la angla, sed ankaŭ aliaj lingvoj estas uzata. La lingvo de ĉiu prelego estas indikita en la programo.

Ĉu vi ricevis mian aliĝon/pagon?

Vi ricevos konfirman retmesaĝon tuj post via aliĝo. Se vi ne ricevas ĝin, sciigu nin. Kiam vi ĝiras kotizon povas daŭri kelkajn tagojn, ĝis la banko traktos ĝin. Ĉiukaze ni informos vin kelkajn tagojn post kiam ni ricevos vian pagon.

Mi ne povas antaŭĝiri monon al vi. Kion mi povas fari?

Se vi ne havas eblon ĝiri al ni monon antaŭe, sciigu nin. Ni kutime postulas antaŭpagon, sed povas fari maloftan escepton.

Ĉu tio estas alia Poliglota Konferenco?

Ne, Polyglot Conference (Poliglota Konferenco) estas alia evento organizata de niaj amikoj Richard Simcott kaj Alex Rawlings, kiu okazas ĉiujare en alia lando. Alia evento, kiun ni tre rekomendas, estas LangFest, organizata ĉiujare en aŭgusto en Kanado. Ĉiuj tri aranĝoj strebas kunigi poliglotojn kaj lingvemulojn kaj ebligi al komunumo de plurlingvuloj kuniĝi kaj kundividi sian pasion por lingvoj. Ni tre ĝojos ricevi partoprenantojn, kiuj estis en Polyglot Conference aŭ LangFest kaj ni ŝatus denove renkonti aliajn lingvoŝatantojn.