Polyglot Gathering 2023

La Esperanta traduko estas 88% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.

Polyglot Gathering Online – March 30 to April 2, 2023

Saluton! Ĉu vi aŭdis pri Polyglot Gathering?

Polyglot Gathering (aŭ Esperante: plurlingvula kunveno) estas la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj, organizata ĉiujare fine de majo. Ĉi tiu bonega evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Kaj la plej bona afero? Ĉio temas pri lingvoj!

Dum la aranĝo, la partoprenantoj kundividas sian amon kaj plenumas sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝas konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzas kaj ekzercas multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj: Polyglot Gathering taŭgas por ĉiuj el ni! Ĉu vi pretas aliĝi al ni?

Kion mi povas atendi el la ĉi-jara reta Polyglot Gathering?

We’re glad you asked! Besides the in-person event in Poland, we’ve decided to organise an online event this year as well. We know how important it is for our participants to meet and learn from one another, so we want to make Polyglot Gathering Online 2023 a complete package full of unique online language experiences!

Fascinaj prelegoj

Pretiĝu por lasi vin inspiri de poliglotoj el la tuta mondo, kiuj kundividos siajn spertojn per vivaj prelegoj en multaj lingvoj pri granda diverseco de lingvaj temoj. Ĉu vi volas esplori profunde specifan lingvon aŭ ĉu vi volas ekscii pri malsamaj lingvolernaj metodoj, estos pli ol sufiĉe da mojosaj prelegoj, inter kiuj vi povos elekti.

Tuj post kiam finiĝos vivaj prelegoj, vi povos spekti ilin denove tiom multe, kiom vi volas, dum unu monato post la fino de Polyglot Gathering Online 2023. Mojose, ĉu ne?

Lingvaj ekzercejoj

Ĉu vi volas praktiki vian francan, germanan, indonezian aŭ svahilan? Ni havas tion, kion vi bezonas! La tre popularaj lingvaj ekzercejoj revenos dum la ĉi-jara Polyglot Gathering Online kaj vi povos praktiki vastan kaj viglan diversecon de lingvoj tra la tuta evento kun aliaj lingvemuloj. 1 lingvo, 1 horo, 1 ĉambro, simple elektu unu kaj eniru!

Diversa programo

Krom prelegoj Polyglot Gathering Online 2023 ofertos multe da amuzaj lingvaj programeroj, dum kiuj vi povos partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto. Ni planas por vi multajn bonegajn surprizojn, do restu atentaj, ĉar ni iom post iom anoncos detalojn.

Socia kaj kultura programo

Ni ĉiuj amuziĝu kune kaj ekkonu unu la aliajn en multlingva medio! Polyglot Gathering ĉiam temis pri la homoj kaj celebrado de la bela diverseco de devenoj, kulturoj kaj kompreneble lingvoj. Kvankam ĉio okazas rete nuntempe, ĉi tiu evento igos vin interagi kun aliaj kaj ebligos al vi plene senti kaj sperti la poliglotan etoson.

Esti parto de aktiva komunumo de lingvemuloj

Nia Telegram-grupo jam estas aktiva kaj restos malferma dum kaj post Polyglot Gathering Online 2023. Ĉu vi volas renkonti homojn, kiuj havas samajn interesojn kiel vi, kaj eble iom ekkoni ilin antaŭ Polyglot Gathering? Ĉu vi volas komunikiĝi kune dum la prelegoj, por vidi kiu faras kiom dum paralelaj programeroj? Ĉu vi volas resti en kontakto kun viaj novaj konatoj kaj amikoj poste? Se via respondo estas jes, tio estas la loko por ĉio ĉi!

Klaku ĉi tien por eniri la Telegram-grupon de Polyglot Gathering Online 2023.

Partoprenatestilo

Ĉiu partoprenanto ricevos partoprenatestilon retmesaĝe post la evento. Fiere montru ĝin en via lernejo, universitato, laborejo aŭ ĉe via avino aŭ nepo!

Ĉu vi pretas mendi vian bileton?
Klaku sube por mendi vian virtualan lokon nun.

Ĉu vi volas kontribui al la aranĝo estante preleganto?

What did the participants say after the previous editions?

Kiu organizas ĉi tiun eventon?

La fondintoj de la aranĝo kaj ĉeforganizantoj de la unuaj tri fojoj en 2014–2016 estis Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki. Poste Polyglot Gathering translokiĝis de Berlino (Germanio) al Bratislavo (Slovakio) kaj estas ekde tiam organizata de la neprofitcela organizo Edukado@Interreto (E@I) sub gvidado de Peter Baláž kiel ĉeforganizanto, kune kun la cetero de la multlingva teamo de la organizo.

Legi pli pri la teamo

Edukado@Interreto (E@I) estas internacia teamo, kiu plenumas retajn projektojn kaj kiu ekaktivis en 1999. Surbaze de la sperto de la teamo, E@I oficialiĝis en 2005 kiel politike neŭtrala kaj neregistara junulara organizo.

La vizio de E@I estas mondo en harmonio kaj paco, kie ĉiuj civitanoj povas interkomuniki tutmonde facile kaj rapide.

La agadoj de tiu organizo estas realigataj kongrue kun tiu vizio, kaj kun la helpo de internacia teamo de volontuloj. Tiuj agadoj inkluzivas organizadon kaj subtenadon de projektoj, kiuj disvastigas la gravecon kaj utilecon de senbara internacia komunikado.

Se vi ŝatas la laboron de ĉi tiu organizo rilate al Polyglot Gathering kaj vi volus kontribui al realigado de ĝiaj projektoj, bonvolu konsideri subteni ĝin finance por helpi certigi la daŭripovecon de ĝiaj projektoj.

Sekvu Polyglot Gathering en sociaj retoj por ne maltrafi la lastajn novaĵojn