Polyglot Gathering 2023

La Esperanta traduko estas 88% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.

Konduta regularo de la konferenco

Ĉiuj partoprenantoj, sponsoroj kaj volontuloj en nia reta konferenco devas konsenti kun la jena konduta regularo. La organizantoj aplikos ĉi tiun regularon dum la tuta evento. Ni atendas kunlaboron de ĉiuj partoprenantoj por helpi certigi sekuran medion por ĉiuj.

Ĉu vi bezonas helpon?

Vi trovis niajn kontaktinformojn en la paĝo Kontakto.

La rapida versio

Nia konferenco celas oferti al ĉiuj sperton sen ĝenado, sendepende de genro, genraj identeco kaj esprimo, aĝo, seksa orientiĝo, handikapo, korpa aspekto aŭ grandeco, raso, etno aŭ religio (aŭ senreligieco). Ni ne toleras ĝenadon de partoprenantoj en ajna formo, ni ankaŭ ne toleras konduton, kiu povus igi alian partoprenanton senti sin malsekura, malkomforta aŭ timigita pri sia fizika aŭ emocia bonfarto. Seksaj lingvaĵoj kaj bildoj ne estas taŭgaj por ajna loko de la konferenco, inkluzive de prelegoj, atelieroj, sociaj programeroj, babilejoj, Twitter kaj aliaj retaj komunikiloj. Partoprenantoj, kiuj malrespektas tiujn regulojn, povas esti sankciitaj aŭ forpelitaj el la konferenco sen repago, laŭ elekto de la organizantoj.

La malpli rapida versio

Ĝenado inkluzivas ofendajn parolajn komentojn pri genro, genraj identeco kaj esprimo, aĝo, seksa orientiĝo, handikapo, korpa aspekto aŭ grandeco, raso, etno aŭ religio, seksajn bildojn en publikaj spacoj, intencan timigon, sekvadon, troladon, insultadon aŭ malagrablajn komentojn, personajn aŭ politikajn atakojn, daŭran interrompadon de prelegoj aŭ aliaj programeroj, kaj nedeziratan seksan atenton. Ĉi tio validas kaj por publikaj, kaj por privataj mesaĝoj.

Ĝenado povas havi diversajn formojn. La jenaj kondutoj estas ekzemploj de ĝenado, sed tio ne estas kompleta listo.

Partoprenantoj, al kiuj oni petas ĉesigi ĝenan konduton, devas tuj obei.

Ankaŭ sponsoroj kaj subtenantoj devas respekti la kontraŭĝenadan politikon. Precipe sponsoroj ne uzu seksajn bildojn, agadojn aŭ aliajn materialojn.

Se partoprenanto havas ĝenan konduton, la organizantoj de la aranĝo povas agi en ajna maniero, kiun ili taksas taŭga, inkluzive de averto al la ĝenanto aŭ forpelo el la konferenco sen repago.

Se vi estas ĝenata, rimarkas, ke iu alia estas ĝenata, aŭ havas aliajn zorgojn, bonvolu kontakti la organizantojn ĉe abuse@polyglotgathering.com. Priskribu la situacion mallonge, inkluzivu laŭeble ekranbildon, se la situacio okazis skribe, kaj ni strebos reagi rapide.

La teamo de la aranĝo ĝoje helpos al la partoprenantoj, kiuj spertas ĝenadon, senti sin sekure dum la tuta konferenco. Via ĉeesto estas valora por ni.

Ni atendas de la partoprenantoj, ke ili sekvu ĉi tiujn regulojn dum la tuta konferenco, inkluzive de prelegoj kaj sociaj programeroj.