Polyglot Gathering 2023

La Esperanta traduko estas 88% preta. Ĉiuj ĝisdataj informoj estas disponeblaj en la angla.

Helpu al ni subtekstigi la videojn

As you know, we publish the Polyglot Gathering talks on our YouTube channel. We’d like to improve the accessibility of the videos allowing the deaf and hard-of-hearing viewers and viewers who speak other languages to fully enjoy the wonderful content we publish.

Ĉu vi ŝatus volontule alirebligi kaj inkluzivigi tiujn videojn?
Helpu nin subtekstigi la videojn!

Kiel vi povas tion fari? Tio simplas!

Kreu konton ĉe amara.org (tio tre facile uzeblas) kaj iru al Amara Public Workspace.

Post via elekto de video, alklaku la butonon “Add/Edit”, elektu la lingvon de la video kaj la lingvon al kiu vi ŝatus ĝin traduki, kaj fine alklaku “Add”. Tiam vi povas eksubtekstigi la videojn!

Post la fino de la subtekstumado, elŝutu la dosieron en VTT-formato kaj retpoŝtu al ni per subtitles@polyglotgathering.com kun la alkroĉita dosiero, aŭ sendu ligilon al via plej ŝatata forsendilo (Google Drive,Dropbox,WeTransfer...). Ni poste aldonos viajn subtekstojn al la Jutuba video. Dankegon!

Tio povas efektive aspekti iom inĝeniereca... Fakte, la afero estis pli simpla antaŭ septembro 2020, kiam Guglo forprenis la subtitolan eblon "Komunumaj Kontribuoj". La priaj komunikiloj de Guglo legeblas ĉi tie kaj tie ĉi. Nova sistemo de "Fidinda Subtekstigilo" estos iam aldonita al Jutubo, kies uzon ni esploros post ĝia publikigo. Intertempe, la plej bona alternativo kiun ni trovis estas uzado de Amara kaj permana forsendo de la subtekstoj kiel VTT-dosieroj.

Se vi havas ajnan demandon, ne heziti kontakti nin per subtitles@polyglotgathering.com.